ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Novjara saluto 2011 de ILEI

(Jen ligo al la PDF-varianto de la novjara saluto ilustrita per fotoj.)

Unue, plej korajn bondezirojn al ĉiu por produktiva kaj prospera jaro en 2011 – kun kontentigo privata kaj grupa.

Novjaro provizas momenton rigardi reen kaj pluen – momento por sin takso kaj sin devigo. La nuna novjaro des pli plenas je signifo, ĉar ĝi markas la mezan punkton en la mandato de la nuna eastraro de ILEI. Dek ok monatoj malantaŭ ni, dek ok restantaj. Rerigarde al 2010, kion ILEI atingis kaj malatingis? Unue, kelkaj plusoj:

Ni organizis sukcesan konferencon kaj trejn-seminarion – temis pri la dua plej granda ekstereŭropa konferenco en la 51-jara historio de la ligo.
Ni fortigis nian tutmondecon – tri ekstereŭropaj konferencoj en kvar jaroj – tri aranĝoj organizataj aŭ subtenataj de ILEI en tri kontinentoj ene de tri semajnoj en aŭgusto – en Ameriko, Afriko, Azio.
Ni movis nin al la avangardo – ni ne nur administris stabilecon, sed lanĉis unuafojajn iniciatojn – ekzemple seminarion pri subvenci-petado kaj projekton ‘Esperanto125’.
Ni intensigis nian informfluon – regulaj komunikoj disiris ene de kaj ekster niaj rondoj – ĉiusemajne, foje ĉiutage, aperis novaĵoj en la liga retejo. Nia organo IPR delonge elstaras inter movadaj revuoj.
Ni aperigis jam la duan jaron ampleksan superrigardon de la stato de niaj sekcioj kun reag-atingo de 84%; samtempe nia partnero <edukado_net> transmigris la katalogadon de E-instruado al nova pli alloga kaj interaktiva retprezento.
Ni vidis la refojan sukcesan starigon de instruisto-trejna kurso en Poznano, denove kun stipendioj financataj de UEA kaj ILEI.
Ni kuneldonis novan lernilon ‘Detala Gramatiko de Esperanto’ de Bertil Wennergren, celata ĉefe al ret-lernantoj ĉe partnera projekto <lernu_net>; tiu kune kun la Manlibro pri Instruado de Esperanto provizas solidan bazon por aspirantaj kaj nunaj instruistoj. Ni eldonis la simpozian kajeron el Krakovo – fizike por aŭtoroj kaj rete por ĉiu alia.
Ni varbis kaj enkondukis novan administranton por la revuo Juna amiko, kaj samtempe renovigadas la redaktoran stabon.
Ni ĝuis – parte reage al la supraj atingoj, parte pro trioble pli intensa uzo de la koleghelpa kaso subtene al nia tutmondiĝo – kreskon de 10% en nia membraro, kio estas en frapa kontrasto al la ĝenerala ekonomia situacio, kaj la evoluoj ĉe aliaj movadaj organizoj.

Do, multo pri kio kontenti, kaj ni kore dankas al ĉiu, kiu ludis rolojn en tiu rezulto, specife al nia komisiito pri la konferenco en Matanzas, Ana Montesinos de Gomis.

Aliflanke, restas multo pri kio senti frustriĝon pro la manko de progreso, spite ĉiujn planojn kaj fortostreĉojn. Jen klopodo difini la terenojn, kiuj bezonas fortigon.

Landaj sekcioj: Efektive 80% el ili adekvate, bone kaj eĉ modele agadas – kelkaj revenis al aktiveco tra la lastaj jaroj (Ĉinio, Koreio, Germanio kaj en 2010 Belgio). Sed restas obstina 20% kiuj ne raportas kaj ŝajne silentas. Tri eĉ ekskludas sin el aliĝinteco pro manka aŭ malsufiĉa membro-deklaro: Britio, Irano kaj Rusio. Britio ricevis de ni intervenon, la ceteraj du restas por atento en la nova jaro. Ceteraj kiuj ne raportis pri 2009 estas Benino, Burundo (tamen aktivis en 2010!), Ĉeĥio, Danlando (tamen akceptis gastigi la konferencon), Kroatio, Norvegio kaj Svedio. Ni fidas ricevi de ili – kaj ĉiu – raportojn pri 2010 ĝis la fino de marto 2011.

Komisionoj: La enkonduko al IPR en numero 2009/3 skizis vizion por pli aktiva funkciado de la komisionoj, kun estrarano kiel gvidanto aŭ kontakt-persono. Tamen, la vizio ne realiĝis. La sola komisiono, kiu strukture funkcias estas la ekzamena, sed kun nur unu aŭ du sesioj jare kaj malpli ol kvin sukcesintoj, tia ampleksa infrastrukturo apenaŭ defendeblas. Ni fidas, ke en 2011 pli da sesioj estas proponeblaj – feliĉe la KER-ITK ekzamenoj bone funkciadas. Ĉe la ceteraj komisionoj mankas foje klareco pri la aktuala konsisto, raportoj mankis aŭ minimumis, nek ekzistas laborplanoj nek projektoj. Same malkontentiga estas la stato de la scienca komitato de IPR. La komitato en Kopenhago rajtas atendi liveron de tiuj mankaĵoj.

Ni klare konscias, ke manko de laborfortoj estas la superrega bremso al nia antaŭeniro – tion ni eĉ klare konstatis delonge – nur relegu tekstojn en IPR el la naŭdekaj jaroj dum mia antaŭa prezidado! Pli forta sento de teameco je ĉiuj niveloj kapablus trarompi tiun malforton. La estraro, la komisionoj, la agantoj en sekcioj... ĉiu sentu sin parto de teamo kies tasko estas liveri rezultojn. La termino ‘estraro’ estas tre misa ĉe ILEI (nia Statuto bedaŭrinde devigas al ni uzadi ĝin). Niaj estraranoj praktike estras nenion kaj neniun, eĉ malmulton direktas aŭ decidas. Ilia ĉefa tasko estas labori. ILEI ja ne havas centran oficejon, nek oficistojn. Sekve estraranoj kaj komisionanoj devas plenumi tiujn taskojn. Multe pli trafa nomo por la ‘estraro’ estus ‘liver-teamo’. La komitato – kiu entenas la estraranojn – skizas la celojn kaj agadon, kaj la liver-teamo havas la taskon realigi tion.

Mi diskutigas ĉion tion, ne por deprimi nin, sed ke ni pli realisme alrigardu la vojon antaŭ ni. La unika rolo de ILEI, kune kun mondaj evoluoj, devigas nin fundamente repripensi kaj modernigi nian funkciadon. La defio estas, ke fine de la nuna mandato en 2012, ILEI estu tranformita organizo kompare kun ĝia stato komence de la mandato en 2009. Tio rilatas al ampleksigo de nia partneraro, ekspluatado de komputikaj eblecoj, sed ĉefe al reala transformo en nia maniero akiri, trejni kaj financi laborfortojn. Buĝeto 2011, videbla en nia retejo, entenas signifajn elpaŝojn tiucele, prezentante la plej signifajn modifojn, verŝajne el la tuta liga historio.

Jen do klopodo skizi la defiojn kaj planojn por 2011:

  • Realigi la planojn taski honorariaton kaj provizi al tiu bone ekipitan laborlokon.
  • Eldoni la simpozian kajeron el Parma (2006); unue rete, poste fizike.
  • Organizi memorindan kaj bone ĉeestatan konferencon en Danlando.
  • Starigi novan nivelon por nia universitataj simpozioj.
  • Sekvadi la malfermiĝon kaj kurs-okazigadon en Latin-ameriko, pere de TAKE (julio, 2011), akirante reprezentantojn kaj sekciojn tra la kontinento.
  • Decidi frue pri konferenco 2012, konsciante el la sperto de Benino, ke ekstereŭropa konferenco ne samlande kun UK bezonas grandegan antaŭpreparadon (nia sola propono portus nin en tiun situacion).
  • Vastigi la oferton pri instruista trejnado, precipe ekstereŭrope, interalie pere de kunlaboro kun <edukado_net>.
  • Starigi kunlaboron kun nova partnero Kastelo Grésillon pere de lingvokurso kun ekzamena oferto komence de majo.
  • Provizi kadre de pola kongreso forumon por sekciestroj aŭ sekciaj delegitoj kun la celo pritaksi niajn celojn kaj agadplanojn, prepare al la konferencaj diskutoj.
  • Eldoni serion de gvidiloj por pli bone difini la ligan funkciadon kaj konsili indan agadon – kaj je centra kaj je sekcia kaj faka niveloj.
  • Starigi novan multlingvan ligan retejon, paralele kun la nuna E-lingva.
  • Pretigi novan didaktikan gramatikon por Esperanto, kadre de projekto ‘Esperanto125’.
  • Refortigi la abonantaron de Juna amiko, kiu en 2010 estis malkontentiga.
  • Daŭrigi la membrokreskon ĉe ILEI per enplekti ĉiam pli da kunlaborpretaj personoj kaj rimedoj por la agado; tio implicas dissendi niajn novaĵojn ne nur inter ni mem, sed pli vaste.

  • La nova prospekto de ILEI, dissendita kun Juna amiko 2010/3, dissendota kun IPR 2011/1 kaj videbla en nia retejo, prezentas nin al la pli vasta movado – kiel antaŭenrigarda, cel-direktata organizo, kiu signife investas homfortojn kaj rimed(et)ojn al la realigo de siaj ŝlosilaj celoj. Ni fidas je ĉies helpo disporti kaj disradii tiun mesaĝon – tiel ni paŝos pli memfide kaj antaŭenrigarde en la novan jaron!

    Kun koraj novjaraj salutoj,

    Stefan MacGill
    Prezidanto, ILEI